— Ho, dum al vi mi estas kara, kaj ne brak' de alia juna amant' plektiĝis ĉirkaŭ vin ĉe la kolo klara, ol la reĝo de persoj mi pli beate riĉis. — Dum nur por mi vi ame flamis, kaj Chloën al amanta Lydia ne preferis, mi kun nomo lumanta famis, Rhean Silvian en la brila renom' superis. — Nun Chloë min aminde retas, pri la citro, la dolĉaj kantomezuroj sperta, kaj sentime mi morti pretas, nur ke l' viv' de l' animo kara fariĝu certa. — Mi en fajro komuna brulas kun greklanda junulo, kun Calais la svelta, kaj dufoje mi morton kuras, nur ke l' viv' de la kara knabo fariĝu certa. — Kio do, se denove ligus Venus nin sub iama jugo de fera forto, mi al blonda Chloë abdikus, larĝaperte atendus, Lydia, vin la pordo? — Kvankam li pli ol astro belas, kaj flirtama vi estas kaj pli kolere bola, ol la mar', se ĝi ŝaŭme ŝvelas, vivi, morti mi kun vi volas, amato sola! |